Hejmo ĈiujNaciaUsona ekonomia sieĝo limigas la efikon de investprocezo en la elektroenergia sektoro de Kubo

Usona ekonomia sieĝo limigas la efikon de investprocezo en la elektroenergia sektoro de Kubo

de Maritza Gutiérrez González
Vicente de la O'Levy, ministro de energio kaj minoj

La malboniĝo de la elektrogenera kapacito de la lando kaj la ekonomia milito kondukata de la usona registaro limigis la efikon de la investa procezo en la sektoro, kiu estas disvolvata kiel parto de la Registara Plano por la Reakiro de la Nacia Elektra Sistemo.

Ĉi tion deklaris hodiaŭ en sociaj retoj Bruno Rodríguez Parrilla, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj kaj membro de la Kuba Parlamento, post partopreno ĉi-ĵaŭde en la Sesa Ordinara Sesio de ĉi tiu organo, en ĝia Deka Leĝdona Asembleo, kie li estis informita pri la agoj entreprenataj por reakiri la generan kapaciton kaj mildigi la ĉefajn defiojn de la energia situacio.

Li precizigis, ke 41 sunaj parkoj estis sinkronigitaj kun 778 megavatoj (MW) de komenca projekto de pli ol 1 000 MW, elstarigante ĉi tiun energifonton kiel alternativon por redukti deficitojn eksterpinte kaj je specifaj horoj de la tago.

Krome, la konstruado de novaj fotovoltaecaj parkoj en Kubo daŭras, kaj oni aldonas ekipaĵojn por stokado de energio por certigi la stabilecon de la sistemo, li rimarkigis, aludante al la ĝisdatigo donita al parlamentanoj fare de la estro de la sektoro, Vicente de la O’Levy.

Laŭ la informoj, ankaŭ daŭras la laboro pri la reakiro de termoelektraj centraloj, kaj la malkresko de la nacia produktado de nafto kaj gaso estas haltigita.

Fonto: ACN

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content