Lima, jan 4 (RHK) La protestoj kaj mobilizoj kontraŭ perua prezidento Dina Boluarte rekomencos ĉi-merkredon, kun amasaj mobilizoj en diversaj departementoj de la lando por postuli liberigon de eksprezidento Pedro Castillo, postulante antaŭigi elektojn.... Legu pli


Romo, dec 31 (RHK) La papo emerito Benedikto la 16-a forpasis ĉi-sabaton en la monaĥejo Mater Ecclesiae de Vatikano, raportis la direktoro de la gazetara oficejo de la Sankta Seĝo, Matteo Bruni, kiu rimarkis, ke pli da informoj estos donitaj kiel eble plej baldaŭ.... Legu pli


Havano, dec 27 (RHK) Rusa prezidento Vladimir Putin subskribis marde la dekreton pri la respondo de Moskvo al la prezolimo de rusa petrolo trudita de la G7-landoj, EU kaj Aŭstralio. Tiel, la eŭrazia lando ĉesos vendi krudan petrolon al la nacioj, kiuj aliĝis al la decido.... Legu pli


Braziljo, dec 27 (RHK) Delegitaroj el proksimume 120 landoj, inkluzive de 17 ŝtatestroj kaj registaroj, ĉeestos la inaŭguran ceremonion de la elektita prezidento de Brazilo Luiz Inácio Lula da Silva, planitan por la 1-a de januaro, raportis lunde oficiala fonto.... Legu pli


Santiago de Ĉilio, dec 26 (RHK) La Konstitucia Komisiono de la Ĉilia Senato, en eksterordinara kunsido, analizos ĉi-lunde la amendon, kiu ebligas la procezon al nova Magna Ĉarto, kiu anstataŭigos tiun validan ekde 1980.... Legu pli


Havano, dec 24 (RHK) La Bolivaria Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko-Popola Komerca Traktato (ALBA-TCP) sendis mesaĝon de amo, unio kaj paco al la popoloj kaj registaroj de Latin-Ameriko kaj Karibio, kaj al la resto de la mondo.... Legu pli


Limo, dec 8 (RHK) La advokatino Dina Boluarte alprenis la prezidantecon de Peruo merkredon kaj promesis nomumi ministerian kabineton "de ĉiuj sangoj", pro ĝia diverseco, ĝustatempe por peti paŭzon, dialogon kaj unuecon por ĝia administrado.... Legu pli


Karakaso, dec 6 (RHK) Laŭ raportas la TV-ĉeno Telesur, la plenuma sekretario de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko - Popola Komerca Traktato (ALBA-TCP), Sacha Llorenti, kunvenis lunde kun la ĝenerala sekretario de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj ( UN) António Guterres, por diskuti temojn de regiona kaj tutmonda intereso.... Legu pli


Karakaso, dec 5 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, emfazis ĉi-dimanĉe la resaniĝon de la lando, kiu -li asertis- nun vivas en paco kaj havas promesplenan estontecon.... Legu pli


Vaŝingtono, dec 3 (RHK) Fronte al la granda kresko de migrantoj trans la limo de Usono kaj Meksiko, la registaro de Joe Biden hodiaŭ taksas rimedojn, kiuj estas tre similaj al tiuj adoptitaj de la administracio de sia antaŭulo, Donald Trump.... Legu pli


Bogoto, dec 1 (RHK) La prezidento de Kolombio, Gustavo Petro, nome de la Ŝtato, petis pardonon ĉi-merkredon al la viktimoj de la masakroj konataj kiel La Granja kaj El Aro en 1996 kaj 1997.... Legu pli


Braziljo, nov 28 (RHK) La perforto, kiu regas hodiaŭ en lernejoj en Brazilo, estos la temo de la Eduka laborgrupo de la transira registaro de la elektita prezidento Luiz Inácio Lula da Silva.... Legu pli


Pekino, nov 25 (RHK) Prezidento Xi Jinping reasertis ĵaŭde, ke Ĉinio konservos senŝanĝe sian longdaŭran amikecon kun Kubo, subtenon en konstruado de socialismo kaj en siaj klopodoj defendi nacian suverenecon.... Legu pli


Meksikurbo, nov 22 (RHK) Prezidanto Andrés Manuel López Obrador alvokis milionojn da meksikanoj, kiuj subtenas la IVan Transformadon, marŝi favore al ĝi la venontan dimanĉon la 27an en ĉi tiu ĉefurbo.... Legu pli


Bonaero, nov 21 (RHK) - Politikaj gvidantoj kaj sociaj organizoj en Argentino esprimis sian malĝojon ĉi-dimanĉe pro la morto de la prezidanto de la Asocio Patrinoj de Placo de Majo, Hebe de Bonafini.... Legu pli


up