Prezidanto-kandidatoj de Civitana Revolucio enskribiĝis por elektoj

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-09-30 16:57:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, 30 sep (RHK) La prezidenta duopo de la Civitana Revolucio, Luisa González kaj Diego Borja, iris al la sidejo de la Nacia Voĉdona Konsilio por registri siajn kandidatiĝojn por la prezidantaj elektoj de 2025 en Ekvadoro.

Ambaŭ estis elektitaj al la prezidanteco kaj vicprezidanteco de la sudamerika lando en la antaŭbalotoj de la politika movado.

Post prezento de sia kandidatiĝo, Luisa González diris: "hodiaŭ ni estas pli proksime  redoni povon al tiuj, kiuj ne devintus ĝin forlasi: al nia popolo, al la manoj de nia popolo, de la ekvadora popolo", ŝi deklaris en sia parolado.


Fonto: Telesur

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up