La ekspozicio de la elstara artisto kaj kinofaristo Roberto Chile konsistanta en fotografaĵoj kaj aŭdvidaj materialoj, kune kun skulptaĵo kaj prilaboritaj bildoj de la plastika artisto Ernesto Rancaño estas ekspoziciataj en la havana memorialo al José Martí situanta en la Placo de la Revolucio.
La ekspozicio estas parto de la okazaĵoj pro la 88-a naskiĝdatreveno de la historia gvidanto de la kuba revolucio, kaj preskaŭ samtempe oni malfermos similan ekspozicion en la galerio Art Stalker en Berlino, Germanio.
Diego M. Vidal, argentinano, grafika ĵurnalisto, televida kaj radia produktisto kaj produktanto de dokumentaloj, interalie, asertis ke la lumoj kaptitaj de la oportuna okulo de Roberto Chile, kiu signis ilin por la posteuloj, kompletigas selektan ensemblon de longa vojo trairita de la aŭtoro, kamerao ĉemane, apud Fidel Castro dum preskaŭ 30 jaroj.
Parto de la fotoj estas blanka-nigraj por klara elvoko al epopea etapo, tiuj unuaj jaroj de la kuba revolucio, kiam fotistoj kiel Korda, Corrales, Osvaldo kaj Roberto Salas, inter aliaj, lasis grafikan spuron de la naskiĝanta revolucio.
Fotoekspozicio pri Fidel Castro inaŭgurita en Havano

Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Cubano Miguel Barnet recibe título de Doctor Honoris Causa en México
- Nuevo obstáculo para aranceles de Trump
- Disputará el voleibol masculino cubano partidos de preparación
- Cuba reafirma en la ONU su compromiso con la Cooperación Sur-Sur.
- Concluyó Feria Internacional EXPOSUR 2025 con la entrega del Gran Premio a Servicios Médicos Cubanos (+Fotos y audio)