Kuba prezidento gratulis konstruistojn en sia tago

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-12-05 18:40:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 5 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ gratulis la laboristojn de la Konstrua sektoro per sia X-konto.

Ni kalkulas je vi por antaŭenigi la reakiron de la provincoj trafitaj de uraganoj kaj tertremoj, por fari la grandan projekton konstrui sunparkojn en la tuta lando, kaj multajn pliajn decidajn taskojn hodiaŭ, aldonis la prezidento en la socia reto.

Ĉiujare, la 5-an de decembro, en Kubo estas festata la Tago de Konstruisto. Memore al Armando Mestre Martínez, atakanto de la Kazerno Moncada, ekspedicio de la Jaĥto Granma kaj martiro de la sektoro.

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up