Kubo reasertas sindevontigon por medicina kunlaboro tutmonda

Editado por Maritza Gutiérrez González
2025-04-07 10:15:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, apr 7 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, ripetis hodiaŭ la sindevontigon de sia lando por antaŭenigi la sanon "por ĉiuj homoj en ĉiuj landoj".
Okaze de la Monda Tago de la Sano, la estro de la kuba diplomatio reasertis, per sia profilo en la socia reto

Li konstatis, ke en Italio, Karibio, Latin-Ameriko, Afriko, Mezoriento kaj Azio oni agnoskas la sperton, sindediĉon kaj kvaliton de servoj donitaj de la Kubaj Medicinaj Brigadoj.

Solidareco kaj humanismo estas valoroj nerekoneblaj de la granda kapitalo kaj kontraŭkubaj politikistoj en Usono, li rimarkis aludante al la misfamiga kampanjo, kiu estas antaŭenigita de tiu norda potenco kontraŭ medicina kunlaboro en dekoj da landoj el ĉiuj latitudoj.

 

Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up