Kuba prezidento akceptis akreditaĵojn de novaj ambasadoroj

Editado por Maritza Gutiérrez González
2025-05-13 18:07:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto prenita de PL

Havano, maj 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel ricevis la akreditaĵojn de 10 novaj ambasadoroj en solena aŭdienco hodiaŭ en la Palaco de la Revolucio, la sidejo de la registaro.

Laŭ la Prezidanteco, la kuba prezidento ricevis la akreditajn dokumentojn de diplomatiaj reprezentantoj Faustin Yves N'guiend-Mickolo, de la Gabona Respubliko; Zdenek Rozhold, el Slovakio; Carlos Cruz de Lemos Sardinha Días, el la Respubliko Angolo kaj James David Hooley, el Britio  kaj Nord-Irlando.

Ankaŭ el Mourad Mebarki, de la Popola Demokratia Respubliko Alĝerio; Jerjes Fleming Suriel Mota, el Dominika Respubliko; Grigol Baramidze, el Kartvelia Respubliko; Aytaç Yilmaz, el la Respubliko de Turkio; Rooge Thammongkol, de la Regno de Tajlando kaj Ruairí de Búrca, de la Irlando.

La ŝtatestro reasertis al ĉiuj la volon de la Registaro, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj aliaj naciaj aŭtoritatoj kontribui al la sukceso de ilia laboro, diris la fonto.

 

Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up