José Martí: la poeto senartifika

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-30 14:47:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sendube rekonata genio, Jose Marti, la kuba apostolo, troveblas ĉie en la kuba nuntempa socio kaj estas unu el tiuj homoj kies elvoko profunde povas tuŝi la plej intimajn kordojn de la insula apartensento. 

Lin oni konsideras, kune kun la meksikano Gutiérrez Najera kaj la kolombiano José Asunción Silva,  renoviganto de la hispanamerika verso kies kulmina figuro estas Rubén Dario, iam deklarinta ke neniu alia verkisto tiel influis lian stilon kaj koncepton de la poezio kiel Marti. 

Spite al tion, la famo de Marti kiel patrioto, organizanto kaj fervora oratoro favore al sendependiga milito kontraŭ la hispana imperio, eklipsis dumlonge lian reputacion kiel pensisto, elstara verkisto kaj poeto.

Preskaŭ la tutan vivon li pasigis ekzilita, eksterlande - li studis, laboris multflanke kaj intense vivis; liajn verkojn oni tre admiris en Meksiko, Urugvajo, Venezuelo kaj aliaj latinamerikaj landoj, tamen, nenion oni publikigis en Kubo dum la kolonia periodo pro lia ege konata sinteno kontraŭ la hispana registaro.

Dezirante proksimiĝon al la figuro de José Marti, oni devas lin rigardi tra la prismo de la pensisto, artisto, organizanto kaj ŝtatisto kiaj li estis.  Homo  studema kaj agema, kies ekzistopaŝojn gvidis profunda amo al sia patrolando kaj ties sendependiĝo.

Malgraŭ ĉio, li speciale atentis du etajn volumojn, kies eldonon li sukcesis vidi, nome Ismaelillo de 1882 kaj Simplaj Versoj de 1891 en kies antaŭparolo li esprimas ke tiuj versoj estas rezulto el kora sento, sen artifikaj kaj ne publikcelaj, en kies antaŭparolo legeblas:

„Jen miaj versoj. Tiel ili estas. Mi ilin ne prunteprenis de iu ajn....Verso devas esti kiel brilanta glavo, -kiu lasas en la spektantoj memoron pri batalanto survoje al ĉielo-, kaj post subsuna englavingo, ĝi ekflugas. ... mi volis esti lojala, kaj se mi pekis, mi ne pentas.”

Legante tiajn versojn oni malkovras la esencan homecon de viro sentema pri ĉio vivanta kaj okazanta ĉirkaŭe. En la kolekto Simplaj Versoj Martí elmontras sian animon kaj ekzistokialon jene: Eliri de l' mond' mi volas/Tra luma natura pord'/En ĉaro verdofolia/Ĝis portu oni min al mort'/Ne lasu min en mallumo/Kiel perfidulo ĝis mort'/Bonul' mi estas kaj tia/Fronte al suno venos mort'/

José Martí, la „homo sincera de kie kreskas la palmo”, demonstris per sia poezia arto ke originaleco estis persona trajto distinganta lian stilon, kiun recenzisto ĉiuepoke klasigas senafekta, skribita en pure hispana lingvo, sen torditaĵoj.

Martí posedis konstantan stilvolon kiu esprimiĝas kiel volonta kaj popaŝa serĉado de  konkretiĝo kaj simpleco maksimumaj por atingi tion kion li nomis literaturaj sincereco kaj honesteco. Li konstante asertis ke “poeto ne estas tiu scipovanta laŭdi la orelon, sed tiu kiu laborigas la cerbon”.  Por li poezio foje devas roli kiel balzamo kontraŭ homa doloro kaj alifoje kiel injekto por leviĝi ĝis justeco.

Li donis noblan sencon al poezio dirante ke „la poezio de la liberaj nacioj, de la mastraj popoloj, de niaj Amerikaj teroj estas tiu traserĉanta malkaŝe kaj profunde en la homo la vivkialojn.”

Evidentiĝis, ke lia vivocelo ne estis beletro, sed li posedis naturan talenton por esprimi pensojn vorte, eĉ oratore per tiom vigla kaj konvinka stilo, kun tioma rego kaj sincereco, ke enhavo kaj formo kunfandiĝis en perfekta harmonio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up