Elstara filo de Camagüey: la nacia poeto Nicolás Guillén.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-02 22:37:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Guillén, ankaŭ nomata la poeto negra,  speciale ŝatis la protugalan vorton saudade,   lernita en Brazilo, ĉar  li spertis ĝin  proprakarne. Ĝi signifas nostalgion, kaj la poeto- dum siaj oftaj vojaĝoj tra la mondo,  ĉiam suferis nostalgion pro la naskiĝlando, deprimite de enormaj deziroj rehejmiĝi.
 
Naskiĝinte en la centro-orienta urbo Camagüey la 10an de julio 1902, Guillén, kvankam  sopirplenis vojaĝi tra la mondo, estis,  esence, provincano.
 
Tiama Camagüey  estis regiono tre singulara, kiun oni ne nomis  Camagüey seke,  sed “la  Camagüey”  kiel priskribite de la poeto en la poemo  Elegio al Camagüey, ĝi estis  provinco de paŝtistoj kaj ĉapeloj.  
 
Ebenaĵoj kaj grandaj valoj estas la plej antikvaj elvokoj, kiujn lia memoro kapablis fari pri la naskiĝurbo, ĉirkaŭata de vastegaj  herbejoj, apenaŭ ondaj, sur kiuj paŝtadis la bovinoj.
 
Elegantaj kaj majestopaŝaj ĉevaloj marŝadis , dimanĉe, ekster la provinca urbo; kaj elegantaj rajdantoj kun akraj spronoj sur botoj  el brila ledo, rajdadis sur la arta splendoro de siaj belegaj rajdseĝoj.
 
Kvankam li naskiĝis kaj ĉiam loĝis en la urbo, tiu kampara mondo  super ŝvebis lin konstante, enpenetrante la polvon de la stratoj sur kiuj li kuris estante infano, sub fortaj pluvoj subitaj, kaj la milda brizo kiu kunportis el la ebenaĵo, ĝis ombre de trankvilaj koloniaj kortoj, murmurojn de ĉevalejoj kaj arbaroj tra kiuj  transiradis, venkinte kaj legende, la Maĵoro Generalo Ignacio Agramonte.
 
Jen la infaneca mondo de Guillén, kiu poste devis trairadi aliajn regionojn kaj landojn por plenumi sian vivon de poeto signifoplena.
 
Nicolas Guillén fariĝis  voĉo de la kuba popolo, li vojaĝis senĉese tra ĉiuj kontinentoj, sed ĉiam nostalgio akompanis lin dum siaj vojaĝoj. La 16an de julio 1989 je la aĝo 87-a,  forpasis Nicolás Guillén en Havano.
 
Lia voĉo estis ja rekonata kiel la Nacia Poeto, tiu kies du avoj, la nigrulo kaj blankulo, ĉiam influis lian tutan vivon per tiu ritmo unika de siaj poemoj.
 
Pro tio, okaze de la 500-a datreveno de la urbo Camaguey, la figuro de la nacia poeto Nicolás Guillén estis ankaŭ omaĝita kaj honorigita pro tio ke li ankaŭ multon kontribuis al la kulturo kaj prestiĝo de la bela vilaĝo, nuntempe vizitata de turistoj kaj interesiĝantoj pri Kubo kaj la insulo kulturo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up