Martí kaj la defendo de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-26 11:07:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dum tiu ĉi semajno oni rememoris en diversaj amasmedioj, historian dokumenton verkitan de la nacia heroo de Kubo, José Martí, kies idearo postlasis riĉan heredaĵon pri ni mem kiel popolo. Temas pri letero skribita en Nov-Jorko, la 21-an de marto 1889. Ni memoru ke José Martí devis longe vivi en ekzilo ĉar estis forpelita de la hispana koloniistoj pro liaj politikaj pensoj kaj agadoj favore al sendependiĝo. Li vivis en Usono dum multaj jaroj kaj aktive kunlaboris kun diversaj ĵurnaloj tra la tuta kontinento. Reage al artikolo kiu fiparolis pri kubanoj en la ĵurnalo The Evening Post, Marti skribis leteron de la direktoro de tiu ĵurnalo. Tiu ĉi letero estas konata en la historio de nia lando kiel Defendo de Kubo. Ni volas nur prezenti al vi fragmenton de tiu letero, kiu komenciĝas jene: Sinjoro: Mi petas al vi permesi ke mi esprimu en via periodajo opinion pri la ofenda kritiko kontraŭ la kubanoj aperigita hieraŭ en The Manufacturer de Filadelfio, kaj reeldonita kun via aprobo en la hieraŭa numero. Probable neniu kubano kiu iel aprezas sian dignon,deziras vidi sian landon aligita al alia kies opinigvidantoj dividas pri li zorgojn nur ekskuzeblajn de fanfarona politiko au misa nescio. Neniu honesta kubano submetiĝos ĝis vidi sin akceptita kvazaŭ morala pestulo, pro la sola valoro de sia tero, ene de popolo kiu neglektas lian kvaliton, insultas lian virton kaj malamas lian karakteron. Ekzistas kubanoj, kiuj pro respektendaj motivoj, pro fervora admiro al progreso kajlibereco, pro la antaŭsento pri siaj propraj fortoj en pli bonaj politikaj kondiĉoj, pro la malfeliĉa ignoro de la historio kaj tendenco de aneksiĝo, dezirus vidi la insulon aligita al Usono. Sed tiuj batalintaj en la milito, kaj lernintaj en ekzilo; tiuj konstruintaj per laboro de siaj propraj manoj kaj menso virtan hejmon en la koro de agresema popolo;(…) tiuj, kiuj per siaj malpli preparitaj elementoj fondis urbon de laboristoj tie, kie Usono posedis antaŭe nur kelkajn domaĉojn en dezerta insuleto; tiuj, pli nombraj ol la aliaj, ne deziras aneksadon de Kubo al Usono. Ne bezonas ĝin. Ili admiras tiun ĉi nacion, la plej grandan starigitan iam delibereco; sed ili malfidas je la fatalaj elementoj, kiuj kvazaŭ vermoj en la sango,ekkomencis en tiu ĉi Respubliko plenriĉa sian detruan laboron. Ili alprenis por si mem la heroojn de tiu ĉi lando, kaj sopiras je definitiva venko de la Nordamerika Unio, kiel plej granda gloro de la homaro; sed ili ne povas kredi sincere ke troa individuismo, adorado al riĉeco, kaj longigita jubilo de terura venko, ekpreparas Usonon por esti nacio tipa de libereco… Sendube, la defendo de Kubo verkita de José Martí, estas dokumento kiu plu gvidas la agadon kaj vivon de milionoj da kubanoj, ĉar liaj asertoj evidentigas 130 jarojn poste, ke liaj vortoj hodiaŭ estas tre aktualaj kaj ni plu svingas ilin por defendo de nia patrolando.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up