Civila Defendo de Kubo avertas pri pluvegoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-01 16:12:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

LOGO civil defense

Havano, jun 1 (RHK) La Kuba Nacia Civildefenda Stabo publikigis ĉi-merkredon la Unuan Avizon de Frua Averto pri pluvegoj, pro la ĉeesto de vasta areo de malalta premo kaj restaĵoj de la tropika ciklono Agatha, do oni devas atenti ĝian eventualan efikon sur la nacia teritorio.

"Laŭ informoj de la Prognoza Centro de la Instituto pri Meteologio, ekzistas la ebleco, ke tropika aŭ subtropika ciklono disvolviĝu en la venontaj 24 ĝis 48 horoj," diris la dokumento publikigita en la oficiala Civila Defendo-konto en Tvitero, kiu rimarkas la okazeblecon de tiu ĉi hidrometeologia fenomeno, komence de la ciklona sezono (la 1-an de junio).

La civildefenda stabo dissendas la avizon pro la ampleksaj nubaj areoj kun forta kaj intensaj pluvoj, kiuj komencos efiki la okcidentajn kaj centrajn regionojn ekde morgaŭ, ĵaŭdo, kun la ebleco plilongiĝi dum pluraj tagoj.

La organizo memorigas, ke oni devas atenti la hidrometeorologian situacion, pro la saturiĝo de la grundo, ĉefe en malaltaj lokoj kaj malbona drenado.

La gvidaj organoj de la okcidentaj kaj centraj provincoj de la lando kaj la loĝantaro estas konsilitaj resti atentaj al la informoj de la Instituto de Meteologio pri la disvolviĝo de ĉi tiu evento, kaj pliigi hidrometeorologian gvatadon.

Li aldonas, ke oni devas konsideri ankaŭ la nunan epidemiologian situacion, emfazante la kontrolon de higienaj-sanitaraj reguloj por eviti novajn infektojn kun SARS COV-2, kiu kaŭzas Kovim-19.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up