Juristoj taksas la rolon de la defendo en la kuba kunteksto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-21 18:38:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 21 (RHK) La ministro pri justico de Kubo, Oscar Silvera Martínez, asertis ĉi-mardon, ke la ekzerco de la jura defendo permesas progresi en la efektivigo de la statutoj de la Konstitucio de la Respubliko kaj de la Familiaj Kodoj kaj procezoj.

Kadre de la trejnado, kiun la organizo disvolvas koncerne ĉi tiujn aferojn, la titolo emfazis, ke ĉi tiu vizio ebligos alfronti sociajn problemojn el juraj sciencoj, psikologio kaj aliaj rilataj scioj.

Silvera Martínez difinis sentemon kiel kolonvaloron de la konduto de specialistoj kun la intenco plifortigi juran praktikon.

Li aldonis, ke la zorgo pri tiuj aferoj pruvas la humanisman volon de la revoluciema socialisma registaro trakti la kompleksaĵojn ĉeestantajn en la nuna kuba realaĵo.

La membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj ĝenerala sekretario de la Federacio de Kubaj Virinoj, Teresa Amarrelle Boué akompanis la kunvenon, kiu konsentis pri la bezono de pli granda empatio por trakti situaciojn de vundebleco inter knabinoj kaj virinoj.

La funkciulino ankaŭ defendis la rolon de artikulacio kaj plurdisciplineco en la komuna solvado de konfliktoj kaj preventa laboro inter la koncernaj institucioj.

Siaflanke, Yamila Peña Ojeda, Ĝenerala Prokuroro de la Respubliko, atentigis, ke la aplikado de la koncepto kaj la kreado de strukturoj por certigi ĝian plenumon ne implicas per si mem garantion de tuja solvo de la problemoj.

"Pro tio oni ne povas  krei nun troan atendon pri la ĝusta plenumo de la aparato, en kiu estas esence difini la respondajn funkciojn kaj ilian realan amplekson", ŝi aldonis.

Dume, Alejandro Redondo Ramos, kunordiganto de la Leĝdona agado de la Ministerio de Justico, precizigis, ke responde al la tasko, estos kreita Direktoro de Defendo sub la Departemento de Defendo en la Provincaj Direkcioj de Justico.

"Ĉi tiuj zorgos pri la nomumo de la listoj de defendantoj, kiuj havas la esencan postulon esti juristoj, escepte de tiuj, kiuj laboras kiel juĝistoj, prokuroroj kaj notarioj, pro sia neŭtrala pozicio en la procezoj", li diris.

Redondo Ramos klarigis, ke ĉi tiuj figuroj supozos la leĝan reprezenton de la civitanoj kaj la observadon de la procezoj por ke ne estu malobservoj de rajtoj en iliaj malsamaj fazoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up