Drogoj kaj pandemio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-29 12:50:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La oficejo de UN por drogo kaj delikto, ONUDC, avertis ke la sanitara krizo senprecedenca provokita de la Covid-19 povas kunporti efikojn severajn tiel je la nivelo de konsumo de substancoj dependprovokaj, kiel sanĝiĝoj en la itineroj kaj merkatoj de drogoj.

La dokumento sciigas ke en la jardeko trapasinta  la financajn malkvietemojn tutglobajn de 2008, la nombro da dependuloj kreskis je 30% ĝis lokiĝi je 269 milionoj en ĉiuj kontinentoj.

Nun, tamen, la riskoj pli grandas pro la ŝanĝoj provokitaj de la malsano en preskaŭ ĉiuj aspektoj de la vivo. La striktaj fermoj de landlimoj aplikitaj por tranĉi la kontaĝo-ĉenon ankaŭ kaŭzis la blokadon de la transportado de la drogoj aŭ de la substancoj uzataj por ilin fabriki.

Tio devigis la lokajn trafikantojn serĉi pli malmultekostajn aŭ malpli kvalitajn drogojn, kio endanĝerigas la sanon kaj vivon de la konsumantoj.

Aldone, kelkaj registaroj devojigis la fondusojn antaŭviditajn por la batalo kontraŭ la drogoj aŭ la traktado de la dependuloj al la frontado de la Covid-19, kio certagrade malfermas pliajn spacojn al trafikado.

Sed tio ne estas ĉio. Laŭ la oficejo ONUDC, la kresko de senlaboreco, malriĉeco kaj manko da eblecoj povas konduki personojn malfavorigitajn al konsumado aŭ aliĝi al produktado, gardado aŭ transporto de narkotaĵoj por subteni siajn familiojn.

La grandaj mafioj de narkottrafiko profitas la situacion por kapti personojn senprotektajn kaj kreskigi siajn grupojn, avertis la organizaĵo de UN.

Kiel sekvo de la pandemio, pli granda grupo da agrikulturistoj povus dediĉi sin al malleĝa kultivado aŭ intensigi tiun agadon, jen pro tio ke la aŭtoritatuloj perdis sian kontrolkapablon aŭ pro tio ke ili trovas sin devigitaj okupiĝi pri tiaj agadoj pro la ekonomia krizo, precizigas la oficejo de UN.

Kristian Hölge, reprezentanto de ONUDC en Meksiko, klarigis ke la narkottrafika merkato hodiaŭ estas pli kompleksa ol du jardekojn antaŭe.

Ekzistas nun pli ol 540 sintezaj substancoj, krom la nomataj tradiciaj drogoj  kiel mariĥuano, heroino kaj kokaino, dum malriĉeco puŝas pliajn homojn dediĉi sin al pomalgranda narkotvendo, ĉefe en la grandaj urboj de la konsum-landoj.

Kompleksa mondo kie, kiel ĉiam, la subuloj portas la plej malbonan parton, aparte en tempoj de grandaj krizoj.

Verkita de  Guillermo Alvarado



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up