Ĝenerala Asembleo de UN dediĉos specialan atenton al la pandemio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-02 12:32:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

UN, dec 2 (RHK) La ĝenerala asembleo de UN finpreparas detalojn por speciala sesio dutaga, kiun oni dediĉos al la tutmondaj defioj rezultintaj el la pandemio de Covid-19 kaj kiel ilin alfronti.

Laŭ anoncis la prezidento de la Asembleo, Volkan Bozkir, la 3-an kaj 4-an de decembro sesios tiu ĉi evento, al kiu estis kunvokita la gvidantoj de la tuta mondo, direktoroj de la agentejoj de UN kaj aliaj interesiĝintoj kun la celo impulsi dialogon inter ĉiuj.

La prezidento de UN elstarigis per Tvitero ke la Covid-19 estas pli ol sankrizo tutgloba: “estas sociekonomia, humanitara kaj homrajta krizo”.

Tial, indikis Bozkir, en la dutaga renkontiĝo oni analizos la nunan situacion internacian, tiun de UN kaj kiel multflanka respondo povus helpi survoje al rekuperiĝo.

La pandemio aperas kiel la plej granda monda krizo pri sano ekde la estiĝo de UN de antaŭ 75 jaroj, sciigas la komuniko de la Ĝenerala Asembleo.

Ĝis nun la Covid-19 mortigis pli ol 1,3 milionoj da personoj kaj kontaĝis pli ol 54 milionoj da personoj, aldonas la dokumento.

Krome, ĝi indikas ke tiu ĉi krizo povus rezultigi la plej malbonan mondan receziojn ekde la Granda Depresio.
La pandemio evidentigis la vundeblecojn en ĉiuj socioj kajdamaĝas speciale personojn pli malriĉaj kaj vundeblaj, emfazas la alvoko.

Fronte al tiu scenejo, la superaj aŭtoritatuloj de UN kaj la Monda Organizo pri Sano konsideras ke la internacia komunumo povas renversi tiun ĉi krizon per kolektiva kaj kunordigita agado cele al la Tagordo 2030 por daŭripova evoluo.

Per tiu ĉi kadro, ili pledas por ke la landoj desegnu strategiojn por mildigi la damaĝojn de la Covid-19, rekuperiĝu pli bone, avancu kaj plu restu survoje al plenumo de la Tagordo 2030, certigante ke neniu estu postlasita.



Komentarioj

  • Jo Haazen's gravatar
    Jo Haazen
    07/12/2020 01:20 am

    Interesa artikolo. Bv. atentu pri la neceso de plej logika, universala Esperanto-sintakso kiu superu tradukitajn frazojn el aliaj lingvoj. Gratulojn kaj dankon.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up