Lecionoj de pandemio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-15 18:30:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De: Guillermo Alvarado

La mondo estas envolvita en malegala konkurado cele vakcinadon kun la espero bremsi la pandemion de la Kovim-19, kiu por kelkaj, malmulto, evoluas en rapidaj aŭtomobiloj, dum la aliaj iras motorcikle, kaj la granda plimulto piedkuras, kelkaj eĉ senŝue.

Mi konsideras ĝin la plej ekzakta bildo de la situacio, tial ke nuntempe 80% de la imuniziloj koncentriĝas en deko da landoj kaj 20% estas distribuata en la cetero de la terglobo, kie pro diversaj kialoj, kelkaj ankoraŭ ne sukcesis apliki unu solan dozon.

De antaŭ unu jaro, kiam tiu ĉi tragedio komenciĝis, kelkaj el ni havis la esperon ke danke al ĝi ni fariĝus pli bonaj, ke la registaroj kaj la popoloj komprenus ke por  saviĝi, tiam ni devus savi ĉiujn, sed nun ni konstatas ke la krizo malkaŝas la plej malbonan flankon de kelkaj.

Kiel pruvo estas la okazaĵoj nunaj en Usono, la plej riĉa kaj egoista potenco. De antaŭ nelonge, dum gazetara konferenco, oni demandis al la gazetara sekretariino de la Blanka Domo, Jen Psaki, ĉu la administracio de Joe Biden pretas dividi la vakcinojn akumulatajn en milionoj.

La respondo estis seka “Ne”, ĉar unue ni uzos ilin kun la usonanoj.

Tre proksime de tiu potenco, je 90 mejloj naŭtikaj sude de Florido, estas Kubo, eta arkipelago sen grandaj naturaj rimedoj, brutale frapita de 60-jara sieĝo plus la monda ekonomia recesio, sed kies sinteno estas tute alia.

La insula personaro sanitara, alte kvalifikita, kunlaboras en la batalo kontraŭ la pandemio kie ajn ĝi estas vokita, eĉ en eŭropaj landoj evoluintaj, demonstrante ke solidareco ne estas doni tion, kio malmankas, sed dividi tion kion vi posedas.

Tre baldaŭ ĝi estos la unua lando de Latinameriko kaj Karibio, kiu havos siajn proprajn vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso, historia momento, kaj neniu devas dubi pri tio ke laŭnecese, ĝi metos tiun eltrovon je la servo de la aliaj.

Tiel estis farita, ĉu vi memoras? Kiam ĝi rekaptis la vojaĝantojn de la krozadŝipo brita, al kiu ĉiuj landoj, inkluzive de Usono, fermis siajn pordojn, kaj same faris la havenoj, pro timo al la Kovim-19.

Tiu estis sindonema ago pri kiu mi vidis neniun artikolon en la grandaj amaskomunikiloj, nun,  kiam oni revuas la unuan jaron de la pandemio.

Kiam oni edukas tiajn valorojn al  la homo, ĝi povas esti nobla kaj altruista, kaj male, ĝi povas iĝi la plej malbonan malamikon de sia propra specio.


 
 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up