Blankaj tukoj flirtas por Eusebio Leal

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-03 12:36:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Por: Roberto Morejón

Inter la pruvoj de amo, rekono kaj danko de la kubanoj al la elstara intelektulo kuba Eusebio Leal, estas la almeto de blankaj tukoj sur balkonoj kaj fenestroj kiel signo de pureco, samkiel la sentoj de la ĵusforpasinta historiisto de Havano.

Kanzono de la trobadoro Gerardo Alfonso elstarigas la kutimon havanan pendigi blankajn littukojn en balkonoj.

Estas tre saĝa maniero tiel omaĝi la historiiston, kiu meritas nian respekton kaj simpation, pro lia enorma laboro kaj strategio cele al rekuperiĝo de malnovegaj domoj kaj konstruaĵoj, kiujn li restarigis kaj redonis ties originan belecon.

Eusebio Leal estis honordoktoro kaj profesoro merita en 20 kubaj universitatoj kaj ankaŭ en eksterlandaj superaj institucioj. Li estis genia verkisto kaj oratoro. Li ne vivis en bobelo, kaj kiam  la malsano tion ebligis, li daŭre trairis de loko al loko en la havanaj stratoj, ĉiam atenta al la laboro.

Tiamaniere, Eusebio ĉiam restis proksima al la reala vivo, konatiĝis kun la loĝantaro en la malnova urbocentro, sciis pri siaj ĝojoj kaj malĝojoj kaj la problemoj kaŭzataj de la loĝeja deficito.

Eusebio Leal, kiu naskiĝis en tre humila hejmo, revis pri restarigo arkitektura de la malnova urbocentro kune kun plibonigo de la vivkondiĉoj de ties enloĝantoj.

La historia centro urba estis deklarita Homara Heredaĵo de UNESKO, kaj la oficejo de la havana historiisto estis jam dum jardekoj fronte al ambiciaj planoj kaj programoj. Sub lia gvido oni restarigis kaj finis 80 verkojn de kultura heredaĵo, 14 hotelojn, 171 sociajn centrojn kaj pli ol 3 mil loĝejojn.

La programo neniel pretervidas la enloĝantojn. Kiam estas nepre, oni metas ilin en provizoraj  loĝejoj. Aldone, la oficejo restarigis muzeojn, bibliotekojn, palacetojn, instituciojn, kaj ankaŭ lernejojn kaj spacojn,  kie ripozas gravedulinoj kun riskaj situacioj, handikapuloj kaj vundeblaj tria aĝuloj.

Por ĝenerala fiero, tie floras novaj lernejoj de oficoj kaj  metioj en domoj rekuperitaj de la forgeso, krom edukaj entreprenoj por formi infanojn, gejunulojn kaj profesiulojn.

Promenanto eltrovos grandajn belaĵojn kaj ankaŭ problemojn solvendajn, sed ĉi-lastaj  estis en la centro de la laboro de Eusebio kaj liaj kunlaborantoj.

La tasko restarigi la historian centron estas enorma, sed oni certas pri tio ke la strategio estas bone cerbumita kaj la rezultoj jam estas multaj.

Tial, havananoj havas multajn kialojn por hisi blankajn tukojn kaj tiel honori la doktoron Eusebio Leal, taksita de la historiisto Eduardo Torres Cuevas, kiel “unu el la plej grandaj kubanoj de ĉiuj epokoj.”

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up