Kubo kaj la klubo de Parizo: por konstruo de prospera lando.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-31 07:07:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekde la pasinta decembro Kubo kaj ĝiaj kreditoroj en la klubo de Parizo interkonsentis pri reguligo de la ŝuldo; la registaro progresigis intertraktadon unuopan kun la membroj de la grupo kaj subskribis  aliajn gravajn dokumentojn.

Delegitaroj de Aŭstralio kaj Kubo subskribis de antaŭ nelonge interkonsenton por reguligi la ŝuldon de la insulo, tio estas la oka subskribita interkonsento tiucela.

En majo ĉi-jare, reprezentantoj de Kubo ankaŭ interkonsentis, unuope, similajn dokumentojn kun siaj homologoj de Svislando kaj Hispanio.

Ĉiuj dialogoj enkadriĝis en la kunteksto de la multflanka alproksimiĝo atingita kun la grupo de kreditoroj de la Klubo de Parizo, en favoraj terminoj por Kubo.

La kreditoroj nuligis 8 mil 500  milionojn da dolaroj obeaj al interezoj ka Kubo devontigis sin pagi du mil 600 milioj ŝuldataj en tempolimo je 18 jaroj.

Ni memoru ke Rusio, siaflanke, nuligis 90 elcenton de la ŝuldo de Kubo ekzistanta de la periodo de la iama Soveta Unio kaj decidis pagi restantan sumon de 3 mil 500 milioj da dolaroj en tempolimo je 10 jaroj.

Kubo ankaŭ sukcesigis interkonsentojn de diversaj nuancoj kaj atingoj kun Japanio kaj Meksiko. Tiamaniere, kreiĝas favora spaco por ke Kubo aliru  al eblaj novaj kreditoj kaj estiĝas taŭga atmosfero por fremdaj investoj kaj komerco.

La kuba registaro kondukis tiun ĉi negocan procezon spite al la limigoj financaj kaŭzitaj de la usona sieĝo, la tutgloba krizo kaj la kondiĉo de malriĉa lando.

Tiuj ĉi limigoj, kiu estis pli akraj en konkretaj periodoj kiel en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, malebligis al Kubo plenumi siajn devojn kiel estis la celo.

La ĉefa raporto al la sepa kongreso de la komunista partio okazinta de antaŭ nelonge, elstarigis la agadoj celantajn sanigadon de la ŝuldo. Per tiuj paŝoj, kiel klarigas la dokumento, eblas kontribui al restarigo de la internacia fidindeco de la kuba ekonomio.

La kerna mesaĝo al la partia kunsido alvokis ne retroiri en la temo kaj certigi “taŭdan bilancon en la akcepto de kreditoj kaj ties strukturo, la pago de ŝuldoj reordigitaj, la kuranta ŝuldo kaj plenumo de la plano de la ekonomio”.

La dialogo de reprezentantoj de Kubo kun la Klubo de Parizo kaj poste, unuope, kun ĝiaj membroj, samkiel la interkonsentoj subskribitaj, indikas ke la ekstera financado reprezentas ĉefan punton de la tutlanda strategio.

Neniu lando kapablas progresi sen kalkuli je kreditaj kontribuoj eksteraj, kaj tial Kubo reguligas sian ŝuldon kaj esperas aligi al novaj fontoj cele al konstruado de prospera lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up