Renkontiĝo en Havano kun reprezentantoj de la Pariza Klubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-31 09:26:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, aŭg 31 (RHK) Sen rezigni sian volon honori la devontigojn alprenitajn kun kreditoraj landoj de la Pariza Klubo, Kubo komencis  en ĉi tiu ĉefurbo, laborkunsidon kun altrangaj reprezentantoj de tiu spaco kreita en 1965 por renegocado de eksteraj ŝuldoj de Ŝtatoj kun pagmalfacilaĵoj.

En lia unua renkontiĝo kun William Roos kaj Fabien Bertho, kunprezidanto kaj sekretario de la menciita institucio,  Ricardo Cabrisas Ruiz, Vicĉefministro kaj Estro de Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investo, substrekis ĉi tiun volon, malgraŭ la kompleksa ekonomia kaj financa situacio tra la insulo, pligravigita de la plifortiĝo de la usona blokado.

La altranga kuba oficisto klarigis, kiel la krima politiko kaj la nelegitima inkludo de la kariba nacio en la liston de Ŝtataj sponsoroj de terorismo malhelpas la aliron al fontoj de financado kaj ekstera investo, kiam meze de altiĝantaj prezoj Kubo bezonas eksterlandan valuton por sia ekonomia kaj socia evoluo kaj plenumi siajn devojn.

Ankaŭ en ĉeesto de Joaquín Alonso, Ministro-Prezidanto de la Centra Banko de Kubo; Cabrisas Ruiz klarigis al la reprezentantoj de la Ad Hoc Grupo de kreditoraj landoj de la Pariza Klubo, la specialan atenton al ĉi tiuj intertraktadoj, ĉar en 2015 estis interkonsentita reordigi la ŝuldon en la mallonga kaj meza limtempo, por kiu ĝia statuso estas periode reviziita.

William Roos esprimis al la kuba flanko, ke ekzistas kompreno pri la malfacilaĵoj tra kiuj trapasas la insulo, tial li kolektis kiel eble plej multe da informoj kaj proponis starigi novan kalendaron konforme al la pagkapablo de Kubo, kaj tiamaniere labori kune por trovi solvon.

Same, la delegacioj interŝanĝis pri la perspektivoj de kresko de la prioritataj agadoj antaŭviditaj en la Nacia Plano por Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo ĝis 2030.

Kadre de la labortagordo en Havano, kien ili alvenis marde vespere, la altrangaj oficistoj  kunvenis merkrede kun reprezentantoj de diversaj naciaj organizaĵoj.

Ĉi-ĵaŭdon, antaŭ la fina kunsido de la interparolo, la kunprezidanto kaj la sekretario de la Pariza Klubo kontrolos kiel progresas projektoj de duflankaj kunlaboroj, kun financado de la Franca Disvolva Agentejo kaj la tiel nomata Franc-Kuba Kontraŭvalor-Fonduso en la branĉoj bioteknologiaj kaj de transporto, kiuj kontribuas rekte al la ekonomia kaj socia evoluo de la lando.

Ĉi-rilate ili vizitos la Instituton  Finlay de Vakcinoj, en la municipo Playa, kaj la Fervojan Atelieron de Luyanó, ĉe municipo Diez de Octubre, ambaŭ en la kuba ĉefurbo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up