Kubo avancas al rekuperiĝo kun kontrolo de la epidemio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-25 09:12:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kaj Manuel Marrero, kubaj prezidento kaj ĉefministro

En la lasta laborsesio de la portempa grupo pri la epidemio de Covid-19, kiun gvidis la prezidento Miguel Díaz-Canel, la vicprezidento Salvador Valdés, kaj la ĉefministro Manuel Marrero, la ministro pri publika sano José Ángel Portal klarigis ke en la lando restas enhospitaligitaj ĝis ĉi-merkrede totalo de 102 personoj konfirmitaj kun Sars-Cov-2, kio reprezentas nur 4,4% el la 2319 malsaniĝintoj en la lando ekde la 11-a de marto.

En tiu kunteksto, Havano daŭre laboras por kontroli la malsanon, kaj laŭ klarigis la vicguberniestrino Yanet Hernández, la ĉefurbo daŭre faras pli ol 1500 testojn de PCR ĉiutage; ĝi havas 97 aktivajn kazojn en siaj saninstitucioj kaj havas nur du lokajn eventojn de transmisio, unu en la municipo Centra Havano kaj alia en la municipo La Lisa. Ĉi-lasta, devas finiĝi en la venontaj tagoj, ĉar ne plu raportis novan kazon.

Same, la cetero de la lando daŭre avancas en la rekuperiĝo kaj faras kontrolojn al sia loka civitanaro. Tiamaniere, la insulo rekuperas sian ĉiutagan vivon, kiu dum pli ol 3 monatoj estis ŝokita de tiu ĉi malsano, kiu jam sumas pli ol 9 milionoj da homoj en la tuta mondo kaj pli ol 471 mil mortintoj. La ciferoj de Kubo hodiaŭ evidentigas epidemion kontrolitan kaj impulsas la rekuperiĝon, sed ĉiam respondece.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up