Avancas rekuperiĝo pro la uragano Matthew en la oriento de Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-04 08:10:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Guantánamo, 4 jan (RHK) La rekuperiga procezo de la damaĝoj provokitaj de la uragano Matthew en la orienta provinco rilate la loĝejojn, la ekonomion kaj la ĝeneralan infrastrukturon, avancas sen paŭzo kaj orde.

La kuba gazeto Granma detale raportas pri la rekuperigo en diversaj aspektoj, ĉefe rilate la loĝejojn kiu estis la pli damaĝita kaj bezonos pli da tempo por definitiva solvo.

Laŭ ĵusa raporto de la provinca konsilantaro de defendo, ĝis la pasinta 28-a de decembro estis rekuperitaj entute 19 451 loĝejoj el totalo de 42 338, al kio oni devas aldoni ke estis transdonitaj al la familioj pli ol 2000 domaj moduloj, tio estas, por havigi al ili la kompletigon de la loĝejoj.

Ĝis la sama dato oni aprobis kreditojn bankajn, entute, 6 631 por konstrui aŭ riparigi damaĝitajn loĝejojn, entute 31,8 milionoj da pesoj. Krome, oni aprobis aliajn 47, 6 milionojn da pesoj por sociaj helpoj plus specialaj kontribuoj al aliaj familioj kies rimedoj ne sukcesas kompletigi la kreditojn.

Por kontribui al restarigo de la damaĝoj en pluraj sferoj, ankaŭ ekonomiaj, agrikulturaj kaj aliaj, krom la loĝejoj, la provinco ricevis 98 donacojn, el ili 86 venintaj de aliaj provincoj de la lando, de 5 internaciaj organizoj, tri  de la registaro, unu de internacia neregistara organizo, de kuracistoj kunlaborantaj en Bahamoj kaj de la ambasadejo de Venezuelo en Kubo.

Interalie, menciindas donacoj de la civitanaro, de la monda programo de nutraĵoj, PMA, de la programo por evoluigo de UN kaj de Venezuelo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up