Kubaj filmoj en la kinofestivalo de Guadalajara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-30 14:19:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De la 20-a ĝis la 27-a de marto efektiviĝos la XXXV-a internacia kinofestivalo de Guadalajara, kie tri kubaj filmoj partoprenos. Ĝi estas kultura evento tre elstara por la urbo kaj Meksiko mem, tiel ke ĝi funkcias kiel montrofenestro por aprezo, disvastigo kaj distribuo de la meksika kaj iberoamerika kino.

La kubaj filmoj en konkurso estas en la kategorio de longa dokumenta filmo, Brouwer; la origino de la ombro, de Katherine T. Gavilán kaj Lisandra López Fabé; kaj Mezvoĉe, de Heidi Hassan kaj Patricia Pérez.

La filmo Fulmo de Claudi Claremi, de la internacia lernejo de kino kaj televido de San Antonio de los Baños, en la kategorio de dokumenta filmo.

La festivalo prezentas la kinoarton el diversaj vidpunktoj, nome industrio, amuzo kaj arto, ka ĝi reprezentas forumon por formado, instruado kaj kreivema interŝanĝo inter artistoj, recenzistoj, produktistoj kaj studentoj, kiuj profesie riĉigas danke al prelegoj de tutmondaj spertuloj, kaj prezento de filmoj kaj la konkursado mem.

Dum la antaŭa eldono de tiu ĉi internacia kinofestivalo, Kubo prezentis en konkurso la filmo Nesto de mantoj, de la reĝisoro Arturo Soto, kaj oni prezentis en nekonkursa sekcio, kvar filmoj dediĉitaj al la 60 jaroj de la kuba instituto de arto kaj kino arto kaj industrio (ICAIC).

Krome, oni prezentis selektitajn dokumentajn filmojn  de Santiago Álvarez, okaze de la 100 centjariĝo de  tiu elstara kuba filmisto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up