Alvenas kubaj kuracistoj al Liberio por batali kontraŭ ebolo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-22 20:20:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kvindeko da kuracistoj kaj flegistoj kubaj alvenis al la internacia flughaveno de Monrovio, ĉefurbo de Liberio,  kun la celo kontribui al la batalo kontraŭ ebolo, epidemio kiu mortigis pli ol 4 500 personoj, ĉefe en okcidenta Afriko.

Alia grupo de kubaj kunlaborantoj forvojaĝis al la najbara Gvineo, kun 40 profesiuloj de la sanservo; ambaŭ brigadoj estas parto de la kuba kontribuo al la internacia kampanjo por haltigi la epidemion en tiu areo de la afrika kontinento, kie pli ol 9 000 personoj malsaniĝis en Liberio, Sieraleono kaj Gvineo Conakry.

La retejo AllAfrica.com sciigas ke la aŭtoritatuloj de Monrovio konfirmis ke la kubaj specialistoj laboros en la Unuo de Ebolo-Kuracado, ĵus konstruita en instalaĵoj de la ministerio pri defendo.

Organizita de Kubo por alfronti kontingencaĵojn en la damaĝitaj landoj kaŭze de  la viruso, la kuba brigado estis trejnita kun teknika subteno de la monda organizo pri sano (OMS), kaj ĝin formas 461 profesiuloj, el kiuj 165 jam laboras en Sieraleono ekde la komenco de oktobro.

Ĝis nun, la kuba kontribuo estas la plej signifa rilate al la kvalifikita personaro por haltigi la malsanon, ago vaste agnoskita de elstaraj personecoj, organizaĵoj kaj amaskomunikiloj internaciaj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up