Alvokas Díaz-Canel pliigi respondecon ĉe la komenco de la unua fazo rekuperiĝa post-covid.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-17 10:00:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kaj Manuel Marrero, kubaj prezidento kaj ĉefministro

Havano, jun 17 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, alvokis la civitanaron al respondeca konduto kiam la lando, escepte de Havano kaj Matanzas, eniros ĉi-ĵaŭde en la komencan fazon de la unua etapo rekuperiĝa post-Covid-19.

La anonco pri tiu ĉi nova momento en Kubo estis farita de la ĉefministro Manuel Marrero dum kunsido de la portempa laborkomisiono por prevento kaj kontrolo de la pandemio, kiu sesiis en la Revolucia Palaco. Tie oni klarigis ke la decido iĝas efektiva ĉi-ĵaŭde surbaze de la reguloj informitaj la pasintan 11-an de junio per televida elsendo.

Tiucele, la prezidento Díaz-Canel precizigis ke se oni bone agas, tiam ni povos avanci al normaleco en la cetero de la lando, pli sekure kaj solide. Tio donos pliajn spertojn pri kiel ni devas labori cele al la rekuperiĝo.

La ŝtatestro konfirmis la bezonon daŭrigi la higienajn regulojn, speciale en Havano kaj Matanzas, kaj petas komprenemon, ĉar tiuj du provincoj havas specifecojn pro tio ke ili estas la vosto de la epidemio kaj devas plu teni ĉiujn limigojn.

Se ni intensigas kaj solidigas la laboron, asertis la prezidento, mi konsideras ke Havano kaj Matanzas en malmultaj tagoj ankaŭ povos eniri la unuan fazon de la rekuperiĝa etapo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up