La provinco Ciego de Ávila transiras al rekuperiga fazo de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-14 09:18:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 14 (RHK) La registara laborgrupo por fronti la Covid-19 en Kubo decidis ke la centra provinco Ciego de Ávila transiru al la rekuperiga fazo pro la rezultoj atingitaj en la kontrolo de Sars-Cov-2.

Dum kunsido prezidita de la insula ŝtatestro Miguel Díaz-Canel, oni konstatis ke la ĉefa municipo restos en la nomata dua fazo, dum la ceteraj municipoj de la provinco transiras al la tria fazo.

La ĉefministo Manuel Marrero alvokis la provincon ne malaltigi la atenton kaj strikte plenumi la regulojn por eviti kontaĝon kun la viruso, kiel uzo de protekta masko, purigado de manoj kaj surfacoj kaj eviti homamasojn.

 “Ni ne povas luksi je retroiro post tiu ĉi longa laboro kaj periodo de batalo kontraŭ tiu ĉi situacio”, li emfazis.

Siaflanke, la ministrino pri edukado, Ena Elsa Velázquez, klarigis ke tiu teritorio pretas por repreni la lernejan kurson 2019-2020 la venontan 16-an de novembro, kaj komencos la akademian ciklon 2020-2021, la 7-an de decembro.

En la kunsido oni ankaŭ analizis la situacion de la orienta provinco Santiago de Kubo, kiu konfirmis 10 kazojn de Covid-19, post kelkaj monatoj de kontrolo de la kronviruso.

Oni ankaŭ pritaksis la damaĝojn de la tropika ŝtormo Eta en la teritorio. En la unuaj kalkuloj estis informite ke pli  ol 700 domoj estis iel damaĝitaj, ankaŭ parto de la voja infrakstrukturo, ĉefe en la montaraj zonoj, kaj la sektoro de agrikulturo, kun damaĝoj en 12 mil hektaroj, en kultivoj de banano, rizo, vegetaloj kaj tabako.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up