Díaz-Canel alvokas ne timi la sociajn retojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-03 10:03:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Díaz-Canel alvokas altigi la edukan kvaliton

La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel, alvokis la pedagogojn altigi la instruan kvaliton kaj fortigi la ideologi-politikan laboron.

Dum la seminario sesiinta por prepari la novan lernojaron 2015-2016, Díaz-Canel emfazis la bezonon forigi la instruadon surbaze de memora lernado, tial ke la kuba edukado alfrontas la defion formi la junularon meze konstantaj teknologiaj avancoj kaj la aktualigo de la kuba sociekonomia modelo.

Li insistis pri tio ke oni ne devas timi la sociajn retojn. Estu tiel ke iam ĉiuj kubanoj havu profilon en Facebook aŭ Twitter, ĉar tiamaniere ili povas ankaŭ defendi la realon de Kubo.

Li ankaŭ emfazis ke iom post iom oni sukcesos informatizi la kuban socion, kaj unu el la lokoj unue profitontaj estos la lernejoj, ĉar se la konektebleco kreskas, sed nur uzeblas de tiuj kiuj posedas telefonon aŭ tableton personan, tiam ampleksiĝus la cifereca breĉo en nia lando, kiam nia celo estas ĝuste la malo.

Li aldonis ke “oni devas kompreni ke por la nunaj adoltoj tio kio estas sukceso de la Revolucio, por la novaj generacioj estas rajtoj kiujn ili havas; tiam, bezonas klarigi al ili kun kiom da peno oni atingis tion, kiom da sinoferoj oni devis trapasi por tio, sed tio postulas allogan instrumanieron pri fakoj kiel historio kaj marksismo”, emfazis la kuba vicprezidento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up