Fidel Castro “estis granda homo de nia epoko”, esprimis Xi Jnping

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-26 10:24:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, 26 nov (RHK) Fidel Castro “eterne vivos”, asertis ĉi-sabate la ĉina prezidento Xi Jinping, en mesaĝo legita en la televido depost anonci la forpason de la kuba gvidanto Fidel Castro.

 “La ĉina popolo perdis kamaradon bonan kaj sinceran”, asertis Xi en la mesaĝo televida. “La kamarado Castro vivos eterne”, li aldonis.

Fidel Castro “estis granda homo de nia epoko”, esprimis Xi Jnping. “La historio kaj la homoj lin memoros”.

Jinping memorigis ke la rilatoj inter Kubo kaj Ĉinio kreskis rapide danke al la streboj de Fidel Castro, post kiam ambaŭ landoj starigis diplomatiajn rilatojn en 1960.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up