La interreligia platformo esprimas sian bedaŭron pro la forpaso de Fidel Castro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-27 17:25:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 27 nov (RHK) Per komuniko diskonigita en Havano, la kunordiganto de la interreligia platformo, Pablo Odén Marichal Rodríguez, esprimis sian malĝojon pro la forpaso de la historia gvidanto de la revolucio, Fidel Castro.

La teksto aldonas ke Fidel lasis tre apartan heredaĵon, kiu preteriros la nunajn generaciojn por resti viva en la memoro de la patrolando; ĉar li ne permesis ke la kuba apostolo Martí formortu en la centjariĝo de sia naskiĝtago; li liberigis nin kaj nin kondukis al la definitiva sendependeco kaj suvereneco; li restarigis la dignon de tuta popolo, kaj pere de solidaremo, li edukis nin en la spirito de unueco, de amo al la aliaj kaj egaleco.

Lia merito estis vivi; sed vivi senlace kun kaj  por la aliaj.

La sento de la interreligia platformo kuba en tiu ĉi momento estas sindevontigo kun la heredaĵo de Fidel kaj kun la patrolando, kiu estas diversa, sed estas Unu; kun la konvinko ke Dio, kiu ankaŭ estas diversa, sed ankaŭ estas Unu, benis lin por ĉiam.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up