La internacia gazetaro elstarigas la omaĝojn al Fidel Castro en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-30 10:26:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Francio, 30 nov (RHK) La omaĝo farita en Havano al la kuba gvidanto Fidel Castro havas hodiaŭ vastan eĥon en la internacia gazetaro, kiu elstarigas la amasan ĉeeston de la popolo en la Placo de la Revolucio.

La franca gazeto Le Monde per artikolo titolita, Havano adiaŭas sian ĉefkomandanton Fidel Castro, elstarigis la ĉeeston de centoj da miloj de kubanoj kaj de pluraj latinamerikaj gvidantoj kiuj unuigis siajn voĉojn por dumvivigi la heredaĵon de la historia gvidanto de la Revolucio.

Aliflanke, la gazeto Le Point citis kelkajn intervenojn de ĉeestantaj ŝtatestroj, kiel la venezuela prezidento Nicolás Maduro, kiu deklaris ke Fidel ĉiam estos inter ni, nevenkita, kaj komplete absolvita de la historio.

Tiel mem la kroniko de la itala agentejo ANSA titolita: Adiaŭo al Castro, orgojlo en Kubo, ni estas Fidel, priskribas referaĵojn de la diskursoj de kelkaj gvidantoj.

En la flanka panelo de sia retejo, la itala informagentejo montras tridekon da informoj rilataj al la forpaso de Fidel Castro kaj ties reeĥojn en la tuta mondo.

Krome, la informa portalo de la radio kaj televido italaj pere de la informkanaloj daŭre raportas pri ĉio okazanta en Havano.

Aldone, kiel parto de la solidareca agotago de la meksika socio kun la kuba popolo, ĉi-merkrede okazas momda pepado (tuiton) por omaĝi en la ciberspaco la memoron, la verkon kaj figuron de la historia gvidanto de la kuba Revolucio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up