Rajoy atentigas pri la sekvoj de la kataluna malstabileco

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-09 11:11:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Mariano Rajoy, la hispana prezidento

Madrido, 9 jan (RHK) La prezidento Mariano Rajoy atentigis pri la sekvoj por Hispanio de la malstabileco en Katalunio kaj pledis por formi regionan registaron kiu respektu la ordon konstitucian kaj ebligu normaligi la politikan situacion.

Dum forumo por investistoj en tiu lando, la prezidento asertis ke la malcerteco en tiu aŭtonoma komunumo prezentas defion por la ŝtato, ties institucioj kaj la ekonomio.

Pro tio li defendis la enposteniĝon de nova estraro kiel eble plej baldaŭ per apliko de la naciaj leĝoj. Li insistis pri la bezono batali por la leĝeco kaj racio, kaj kontraŭ la bazaj principoj de la hispana demokratio.

Spite al pluraj fortaj kritikoj, la ŝtatestro defendis la aplikon de la artikolo 155 de la konstitucio kaj asertis ke temis pri “leĝa respondo, demokratia kaj politike senriproĉa”, kiu kontribuis trankviligi la politikan vivon en Katalunio, aldonis la prezidento.

Kontraŭe al la opinio de analistoj kaj la amaskomunikiloj, Rajoy neglektis la fiaskon de sia strategio por sufoki la rezistemon apartiĝan kaj klopodis minimumigi la fortan baton ricevitan en la urnoj, kie la Popola Partio apenaŭ atingis tri postenojn kaj restis en la lasta pozicio.

Laŭ la antaŭvidita kalendado, la estraro de la nova Parlamento devos esti establita la 17-an, kaj post tio oni difinos tiun, kiu okupos la postenon de prezidento de la Generalitat, kaj ties enposteniĝon  per procedoj kongruaj al la reglamentoj.

Ĝis nun, la ĉefa kandidato de la sendependaj fortoj estas Puigdemont, sed ties restado en Belgio kaj la ebla enkarcerigo, se revenas al Hispanio, malhelpas lian kandidatiĝon kaj nomumon.

Kaze ke la registaro regione ne estu starigita antaŭ la 2-an de aprilo, la Parlamento estos disigita kaj oni alvokos novajn elektojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up