Kubaj fakuloj prezentas esplorrezultojn pri sekvoj de Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-09 08:31:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 9 (RHK)La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel gvidis kunvenon ĉi-marde, en kiu fakuloj de la lando prezentis la rezultojn de enketo pri la sekvoj de Kovim-19 al mensa sano de sanlaboristoj.

En la registara kunveno kun sciencistoj en Havano, Lidia Caridad Hernández, gvidanta la studon, menciis inter la faktoroj, kiuj negative influas la psikologian bonfarton de profesiuloj en la sektoro, la timon malsaniĝi kaj infekti familianojn kaj kolegojn.

Aliaj efikoj asociitaj kun la malsano estas streso, angoro, depresio kaj elĉerpiĝo, psikologia kategorio rilata al emocia elĉerpiĝo.

Fronte al ĉi tiu realaĵo, la aŭtoroj de la esploro proponis agojn por redukti la efikon de la malsano kaŭzita de Kovim-19 sur mensan sanon, kun emfazo sur psikosocia laboro, en la persona, institucia kaj socia medio.

La ĉeestantoj ankaŭ eksciis pri la projektado de esploro por taksi la soci-psikopedagogian influon ĉe studentoj pri la situacio kreita de Kovid-19 kaj ĝiaj efikoj sur lernado kaj kondutoj.

La dekano de la Matematika kaj Komputika Fakultato de la Havana Universitato, Raúl Guinovart, prezentis la prognozajn modelojn Kovim-19 por la venontaj semajnoj.

Li klarigis, ke devas esti ĉiutaga mezumo je pli ol mil kazoj kun pliigo de la nombro da mortoj.

Alia punkto en la tagordo estis la analizo pri la antaŭzorgo kaj kontrolo de Kovim-19 en la lando.

La kunveno de la registara grupo analizis la situacion en la provincoj Santiago de Kubo (oriente) kaj Mayabeque (okcidente), kun altaj nombroj da kontaĝo kaj malstabileco fronte la pandemio.

En ĉi tiu kunteksto, la ĉefministro Manuel Marrero alvokis ekstremajn kontrolajn kaj fermajn rimedojn en tiuj urboj kun plej granda disvastiĝo de la malsano, kaj insistis pri la bezono  pli bone labori flanke de municipaj aŭtoritatoj.

fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up