Eksprezidento José Mujica vizitas Lulan en la malliberejo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-21 09:07:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
José Mujica kaj Lula da Silva

Braziljo, 21 jun (RHK) Politika prizonulo de antaŭ pli ol 10 semajnoj  en Curitiba, Luiz Inácio Lula da Silva akceptos hodiaŭ la viziton de sia amiko kaj kamarado, la eksprezidento de Urugvajo José “Pepe” Mujica.

Mujica, kiu estos akompanata de la nacia prezidantino de la partio de la laboristoj (PT), Gleisi Hoffman, ankaŭ renkontiĝos kun la aktivuloj ĉeestantaj en la Maldormado Lula Libera, tendaro solidara al la eksa prezidento, muntita en la ĉirkaŭaĵoj.

La vizito de Mujica “plifortigas la internacian prestiĝon de Lula kaj ties simbola forto en la latinamerika scenejo”, esprimis la cifereca gazeto Brasil 247, laŭ kiu la eksaj prezidento devos paroli pri diversaj temoj,  interalie, pri la futbala monda ĉampionado, sporto kiun ili ambaŭ amas.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up