Mujica: kun la vero en la mano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-15 13:02:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dum tiuj ĉi lastaj tagoj, José Mujica, prezidento de Urugvajo vizitis Usonon portante la torĉon de la vero en siaj manoj kaj per lingvo rekta, akra kaj ege kuraĝa,  lanĉis verojn malkomfortajn kaj avancis al interkonsentoj por plibonigi la ekonomion kaj socian progreson de sia lando.
 
En dialogoj kun reprezentantoj de la usona registaro, inkluzive kun Barack Obama kaj ankaŭ  en malfermaj salonoj, la eksa gerilano sudamerika, arda reprezentanto de la prospero, “sakrilegie” kuraĝis pledi por ĉesigi la usonan sieĝon kontraŭ Kubo.
 
Mujica, kiu per lucido kaj kuraĝo en siaj 78 jaroj, petis la liberigon por la tri kubaj kontraŭteroristoj ankoraŭ suferantaj maljustajn punojn en tiu norda lando pro iliaj klopodoj aborti planojn de krimaj bandoj kiuj libere agadas en Florido.
 
La urugvaja prezidento, kiu respondas al maldekstra projekcio de sia partio Ampleksa Fronto, pledis por maksimuma subteno al la paca dialogo inter la registaro kaj la armitaj revoluciaj fortoj de Kolombio, FARC.
 
Li eĉ asertis ke en la kolombia kazo la ekzisto de malleĝaj drogoj ne estas respondeco de la FARC, kion oni povus interpreti kiel malrespektemo, ĉar la usonaj amaskomunikiloj konstante prezentas la kolombiajn ribelulojn kiel favorigitajn  de la narkottrafikado.
 
Mujica singarde  pritraktis la temon priparolitan kun Obama rilate al la cirkonstancoj en kiuj Montevideo akceptos 6 malliberigitojn de la malliberejo de Guantánamo, koncentrejo malfermita de Usono en la milita bazo kontraŭleĝe uzurpita en la orienta parto de Kubo.
 
Tamen, kelkajn monatojn antaŭe, la urugvaja prezidento emfazis la gravecon de la kondiĉoj altrudataj al tiuj malliberuloj en Guantánamo, kiuj ne estas prezentitaj al iu ajn tribunalo por juĝo.
 
Dum sia restado en Usono Mujica ankaŭ laboris por konkretigi la planojn kontribuontajn altigi la produktivecon kaj ekonomian kreskon de Urugvajo; li malfermis la eblecojn akcepti elmigrantojn en lando kun altaj indikiloj de maljuniĝo en sia loĝantaro, kiu antaŭzorgas pro la deficito de produktivaj fortoj junaj kaj kvalifikitaj.
 
Tiusence, li konsideras ke estas pozitive impulsi la alvenon al Urugvajo de usonaj teknikistoj kiuj transdonu konojn al la novaj generacioj kaj krome, li kritikis la krudan realon ke la gejunuloj de la landoj kun malpli da rimedoj kiuj trejniĝas en la plej riĉaj landoj, poste ne reiras al siaj patrolandoj, fascinitaj de la altaj salajroj kaj proponoj ricevataj.
 
Inter aliaj temoj Mukica proponis, entute, konceptan disertacion en la koro de lando kiu tradicie okupiĝis pri militemo, malstabiligo de registaroj, malagnosko de la sudaj vidpunktoj kaj kreado de stereotipoj kiujn la okcidenta gazetaro distrumpetas por satanigi registarojn, landojn, figurojn politikajn kaj sociajn organizaĵojn.
 
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up