Ĉinio raportas notindan malkreskon de infektitoj kaj forigon de movlimigoj en Hubei.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-24 11:12:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar 24 (RHK) Ĉinio anoncis ke iom post iom forigos la movlimigojn en la provinco de Hubei, inkluzive Wuhan, fokuso de la epidemio de la kronviruso.

La komisiono pri sano de la provinco anoncis ke eliminos ĉiujn vojaĝlimigojn ene kaj ekster la provinco ekde la 25-a de marto, kun la escepto de  Wuhan, ĉefurbo provinca kaj epicentro de la malsan-burĝonado. Por ĉi lasta, la limigoj estos forigitaj  la 8-an de aprilo. La urbo estas fermita ekde la pasinta 23-a de januaro.

Antaŭe, diversaj loĝantoj de Wuhan estis rajtigitaj eliri el la domoj por la unua fojo en semajnoj, post la altrudo de severaj kondiĉoj de kvarenteno por bremsi la propagadon de Covid-19.

Ĉi-lunde, kelkaj grupoj da rezidantoj povis viziti negocojn gastronomiajn kaj eĉ promeni tra la stratoj de la urbo. Krome, la semajnfino alvenis al Wuhan la unua trajno ekde komenco de la krizo, kun pli ol mil laboristoj el diversaj teritorioj.

Je nacia skalo, en Ĉinio la nombro da kazoj malkreskis notinde, dum kreskas la pozitivaj kazoj venintaj el eksterlando. Hubei, siaflanke, eĉ travivis kelkajn tagojn sen novaj kazoj infektitaj.

Laŭ la komisiono pri sano de Ĉinio, por tiu ĉi 24-a de marto, la forpasintoj en la kontinenta lando estas 3 277 kaj la infektitoj 81 171. Totalo de 73 159 personoj rekuperiĝis de la malsano.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up