Kubo kaj Ĉinio ampleksigas siajn kunlaboron por evoluo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-09-26 12:04:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua oficiala laborvizito al Kubo de ĉefministro de Ĉinio, ĉi-kaze Li Keqiang, finiĝis per subskribo de gravaj kunlaboraj interkonsentoj kaj konfirmo de la tradiciaj rilatoj de amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.

Kiel pruvo de la solida 56-jara rilato, la vasta delegitaro kiu akompanis la ĉefministron de la azia lando kaj ties kubaj interparolantoj, subskribis dudekon da gvidaj dokumentoj pri la estonta kunlaboro.

La gamo de interkonsentoj estas vasta kaj enskribiĝas en la gvidlinioj de la eoknomiaj planoj de Kubo.

Interalie, oni inkluzivis kreditojn por evoluigo en la branĉo de grafiko kaj gazetaro, kaj donacoj cele al akiro de ekipaĵoj kiuj modernigos la doganon,  kaj labormaterialojn por produkti sunpanelojn.

La rilatoj inter la du landoj inkluzivas kunlaboron por impulsi la produktivajn kapacitojn, investojn kaj protekton fronte al la klimata ŝanĝiĝo, samkiel pri informadiko.

Ĉinio ankaŭ donas financajn faciligojn al Kubo kun la celo konstrui eolan parkon kaj du bioelektrikejoj proksimaj al sukerfabrikoj, kaj devontigis sin favori la bankan asekuron.

Inter la koincidoj elstaras la teknika asisto al Kubo por entrepreni programon de industria evoluo. Ĝuste al tiu celo fiksis sian laboron la 12-a laborkunsido de la entreprena komitato sesiinta en Havano.

La industria kunlaboro etendiĝos al muntado de aŭtobusoj de meza grando, kiuj sub la nomo Diana jam funkcias en la ĉefaj urboj provincaj kaj distriktaj de la insulo, kaj ankaŭ la aŭtobusoj uzataj en la urboj sub la nomo Yutong.

Krom tio, la registaroj interkonsentis ekonomian laborprogramon kun vizio je meza kaj longa tempolimoj, difininte partopren-sferojn  en la infrastrukturo, telekomunikoj, energio, industrio farmacia, bioteknologio, sano kaj turismo.

La nomata industrio de nenifaro devas antaŭeniri, ĉar Kubo iĝis ideala destino por la ĉinaj feriantoj,  per aliro al flugoj rektaj de Beijino al Havano.

Kiel fina bilanco de la vizito dee Ki Keqianf al Kubo, oni ankaŭ antaŭvidas kreskon en la investoj de ĉinaj kompanioj, agado kiu ĝis nun montras diskretajn rezultojn.

La sukcesa vizito de la ĉina ĉefministro elvokis similan rezulton al tiu farita de la prezidento Xi Jinping en 2014, kiam oni subskribis 29 interkonsentojn.

Ĉinio daŭre evoluos kiel la dua partnero komerca de Kubo kaj certe altigos la nivelon de transakcioj, kiuj nuntempe atingas la ciferon je mil 600 milionoj da dolaroj.

Kaj tiel estos ĉar Li Keqiang enkondukis novan dinamikon en la rilatoj reciprokaj kaj kontribuis, samkiel la vizito de Jinping, al la klopodoj por altigi la ekonomian interkonsenton je nivelo de la politikaj rilatoj, kiuj nuntempe estas ne la plej bona momento de sia historio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up