Sociaj movadoj de Bolivio rifuzas prokraston de la elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-24 10:25:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Reprezentantoj de la sociaj movadoj de Bolivio

La Paz, jul 24 (RHK) La kunordiganto de la ses federacioj de Tropiko de Cochabamba rifuzis la anoncon de la supera elekta tribunalo (TSE) de Bolivio pri la prokrasto de la ĝeneralaj elektoj kaj donis tempolimon de 72 horoj por ŝanĝi la decidon.

Dum komuniko diskonigita per la sociaj retoj, tiu organizo bolivia postulis ke en 72 horoj la tribunalo devas repreni sian decidon  ŝanĝi la balotojn programitan por la 6-a de septembro ĝis la venonta 18-a de oktobro.

La tribunalestro, Salvador Romero, esprimis dum gazetara konferenco ĉi-ĵaŭde ke la decido obeas al “interkonsento” kun la diversaj politikaj fortoj, fronte al la kresko de la kazoj de Covid-19 en Bolivio.

La kunordiganto de la boliviaj movadoj sociaj asertis ke se “ili ne plenumas la leĝajn postulojn kaj  respekton  al bolivia popolo, ni ekigos tempe nedifinitajn mobilizojn tra la tuta lando”.

La komuniko esprimas ke la tribunalo ne havas la povon nuligi la leĝon 1304, kiu fiksas la daton por la 6-a de septembro.

La leĝofara asembleo bolivia devas submeti je konsideron de tiu organo la novan proponatan daton, kaj tiukaze, aprobi novan prokrastan leĝon de la elektoj.

La kunordiganto popola por la defendo de demokratio kaj vivo de Cochabamba, ankaŭ publikigis en la sociaj retoj eldiron, kiu esprimas sian rifuzon kontraŭ la prokrasto de la elektoj, laŭ raportis Telesur.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up