Elstaras laboro de kubaj kuracistoj en Bolivio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-03 06:58:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de la dekjariĝo de la kuba asista laboro per la medicinista brigado en Bolivio, la ministro pri sano de tiu lando, Ariana Campero gratulis la grupon pro la elstara laboro farita dum la tuta periodo.

La ministro pri sano de Bolivio, kiu diplomiĝis pri medicino en Kubo, petis ke pro la eksterordinara kontribuo al la sano de sia lando, oni transdonu sian mesaĝon al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, al la prezidento Raúl Castro kaj al la kuba popolo.

En la ceremonio  partoprenis la kuba ambasadoro, Benigno Pérez, samkiel grupo reprezentanta la 724 kunlaborantojn pri sano, el kiuj 355 estas kuracistoj.

La kunlaboro pri sano de Kubo, estas esenca elemento en la agnosko kaj internacia respekto gajnita de la insulo dum la lastaj 50 jaroj tra la tuta mondo kiel esenco de la revolucia procezo kaj la idearo de Fidel.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up