Dek kvin partioj kaj movadoj maldekstraj de Ekvadoro oficialigos la kreadon de la fronto Unuiĝintoj kun la celo profundigi la civitanan revolucion proklamitan de la prezidento Rafael Correa ekde sia enposteniĝo en 2007.
La prezento-ceremonio de la nova koalicio okazos en la teatro de la kulturdono ekvadora, konfirmis al la informagentejo Prensa Latina la sekretariino ekzekutiva de la reganta Alianza País (AP), Doris Soliz.
Laŭ la menciita funkciulino, oni esperas ĉeeston de la prezidento Correa, gvidanto-fondinto de AP, kiu en la lastaj monatoj atentigis pri la ekfunkciigo de la konservativa restarigo en Ekvadoro kaj aliaj landoj de Latinameriko.
Soliz precizigis ke la fronto estos malferma al eniro de ĉiuj kiuj favoras al konstruo de socialismo de Bona Vivo, la partopren-demokratio kaj la popola povo, tio estas, ĉiuj kiuj fidas je la procezo transforma okazanta en Ekvadoro.
Krom la AP, la nova koalicio estos formita de la socialista partio Fronto Ampleksa, la partio Avanza, la komunista partio, la movado de revolucia maldekstro, la fronto Amazonio Vivas kaj la movado de agado kaj integriĝo solidara, inter aliaj.
Ekvadoro: subteno al la civitana revolucio.

Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kubo denuncas senreagon de usonaj aŭtoritatoj en la kontraŭterorisma batalo
- Pliiĝas kuba listo de civitanoj kaj entoj teroristaj
- BRICS-Pintkunveno: Lula kondamnas gravan krizon de multflankismo
- Inundoj en Teksaso provokas kvindekon da mortintoj kaj vunditoj
- La brazila prezidento bonvenigas la kuban ŝtatestron Miguel Díaz-Canel