Ekvadoro: subteno al la civitana revolucio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-18 08:27:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dek kvin partioj kaj movadoj maldekstraj de Ekvadoro oficialigos la kreadon de la fronto Unuiĝintoj kun la celo profundigi la civitanan revolucion proklamitan de la prezidento Rafael Correa ekde sia enposteniĝo en 2007.
 
La prezento-ceremonio de la nova koalicio okazos en la teatro de la kulturdono ekvadora, konfirmis al la informagentejo Prensa Latina la sekretariino ekzekutiva de la reganta Alianza País (AP), Doris Soliz.
 
Laŭ la menciita funkciulino, oni esperas ĉeeston de la prezidento Correa, gvidanto-fondinto de AP, kiu en la lastaj monatoj atentigis pri la ekfunkciigo de la konservativa restarigo en Ekvadoro kaj aliaj landoj de Latinameriko.
 
Soliz precizigis ke la fronto estos malferma al eniro de ĉiuj kiuj favoras al konstruo de socialismo de Bona Vivo, la partopren-demokratio kaj la popola povo, tio estas, ĉiuj kiuj fidas je la procezo transforma okazanta en Ekvadoro.
 
Krom la AP, la nova koalicio estos formita de la socialista partio Fronto Ampleksa, la partio Avanza, la komunista partio, la movado de revolucia maldekstro, la fronto Amazonio Vivas kaj la movado de agado kaj integriĝo solidara, inter aliaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up