La sistemo de UN en Kubo prezentos la librojn en cifereca formato dum la internacia librofoiro 2014 kiu ekos la 13-an februaro en Havano kaj daŭros ĝis la 23-a en la fortreso Sankta Karlo de La Cabaña.
La libroj estos je dispono de la publiko ĉeestonta la pavilonon de UN kaj oni povus ilin kopii en memorbastonoj aŭ aliaj iloj, servo donota senpage.
Ĉi-foje, la stando de UN estos trovebla je malmultaj metroj de la infana areo Papertrezoro, laŭ diskonigita informo.
La iniciaton bonvenigis pasintjare miloj da vizitantoj, nome universitataj studentoj, esploristoj, akademiuloj kaj bibliotekoj, kiuj kolektis aktualigitan datumaron pri nutra sekureco, familia agrikulturo,energio, klimata ŝanĝiĝo, internacia kunlaboro, medio, sciencoj,sano, perforto, ĝenro, kulturo kaj edukado.
De antaŭ pli ol 15 jaroj, la sistemo de UN partoprenas en la librofoiro, kiun ĝi taksas inter la plej gravaj kaj partoprenigaj eventoj de la kuba kulturo.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kubo denuncas senreagon de usonaj aŭtoritatoj en la kontraŭterorisma batalo
- Pliiĝas kuba listo de civitanoj kaj entoj teroristaj
- BRICS-Pintkunveno: Lula kondamnas gravan krizon de multflankismo
- Inundoj en Teksaso provokas kvindekon da mortintoj kaj vunditoj
- La brazila prezidento bonvenigas la kuban ŝtatestron Miguel Díaz-Canel