Komenciĝis en Havano la XXIII-a librofoiro internacia

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-14 11:10:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Estis inaŭgurita en Havano, kun ĉeesto de la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ministro de kulturo, Rafael Bernal,  la 23-a eldono de la internacia librofoiro en la fortreso Sankta Karlo de La Cabaña , ĉi-jare dediĉita al Ekvadoro kiel invitita lando.
Inter la proponoj de la bunta programo estos panelo dediĉita al la verkisto kaj artisto kuba Samuel Feijóo okaze de lia centa naskiĝdatreveno.
En la inaŭgura ceremonio estis ankaŭ prezentita, flanke de la ministro pri eksteraj rilatoj de Ekvadoro,  la libro De banana respubliko al la ne Respubliko, libro verkita de la ekvadora prezidento Rafael Correa, kiu sendis mesaĝon kaj senkulpigis sin pro ne fizika ĉeesto.
La internacia librofoiro enhavas plurajn aranĝojn literaturajn, akademiajn kaj profesiajn ankaŭ en aliaj aldonaj sidejoj en la urbo, kaj  oni  okazigos debatojn kaj prelegojn pri diversaj libroj eldonitaj por la speciala okazo.
Ĝi sesios ĝis la 23-a de februaro en Havano kaj poste itineros tra la tuta lando ĝis la 2-a de marto; ĝi estas konsiderata la plej grava evento por verkistoj kaj libroeldonejoj landaj kaj por la ĝenerala publiko -amantoj de la libroj.
La librofoiro estas vera festo de la literaturo, sed ankaŭ centro kie konverĝas ĉiuj artaj manifestacioj, kiuj allogas ĉiujare milionojn da kubanoj tra la tuta insulo.
La librofoiron tradicie partoprenas pli ol 600 intelektuloj kaj eldonejoj el 40 landoj kaj estas amase vizitata de la publiko.
La kuba esperanto-movado ankaŭ ĉi-jare prezentas sin per bela stando kie oni ekspozicios elektitajn librojn kaj informos pri Esperanto, la insula movado, reklamos novajn kurso-ofertojn kaj disdonos informilojn al ĉiuj interesiĝantoj aliĝi al la landa asocio.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up