Komenciĝas la 24-a Internacia Librofoiro en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-12 08:23:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La plej granda literatura renkontiĝo de Kubo, la Internacia Librofoiro, komenciĝas hodiaŭ en Havano kun 199 ekspoziciantoj el 31 landoj.

La vicprezidanto de la evento, Edel Morales, konfirmis la prezenton de eldonaj produktoj de Argentino, Kolombio, Usono, Meksiko, Venezuelo, Ĉilio kaj Hindio, interalie, kaj oni esperas la ĉeeston de kelkaj aŭtoroj el la menciitaj landoj.

La kubaj eldonejoj povos vendi pli ol 2 mil titolojn por kalkulita kvanto je 5 milionoj da ekzempleroj, el ili 3 milionoj 27 mil apartenas al 854 novaj verkoj, precizigis Morales.

Kiel invitita lando honora estos Hindio, kiu portas la plej grandan nombron da eldonejoj, entute 16, dum la kuba instituto de la libro ofertos 27 titolojn de tiu azia lando en kvanto de 100 mil ekzempleroj.

La librofoiro estos dediĉita al la kubaj verkistoj Olga Portuondo kaj Leonardo Acosta, ĉi-lasta estas la gajninto de la Nacia Premio de Muziko 2014.

La sidejo estos la iamaj fortresoj Morro-Cabaña, kiuj formas tutan komplekson jam tradician por la renkontiĝo, kie oni montros du seriojn da gravuraĵoj de la meksika pentristo Francisco Toledo kaj emsemblon omaĝan al la gastlando, Hindio, flanke de la kuba pentristino Zaida del Rio.

En Havano la librofoiro etendiĝas ĝis la 22-a de februaro kaj poste itineras tra aliaj kubaj provincoj ĝis la sekva monato. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up