Pedagogio 2019: edukado estas prioritato en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-02-05 09:46:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Edukado estas prioritato en Kubo.  foto: Granma

Havano, 5 feb (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel ĉeestis la malferman ceremonion de la 26-a internacia kongreso Pedagogio 2019 okazinta ĉi-lunde en la havana teatro Karl Marx.

Dum la ceremonio, la ministrino pri edukado, Ena Elsa Velázquez Cobiella, asertis ke edukado estas prioritato ŝtata kaj socia en Kubo, kio evidentiĝas, ekzemple, en la fakto ke oni dediĉas 23,7% el la ŝtata buĝeto al eduka sistemo kohera tra la tuta lando, kies granda defio estas daŭre altigi la kvaliton de la edukado.

Ŝi elstarigis la laborojn por plenumi la celojn de daŭripova evoluo kiuj estas preskribitaj en la Tagordo 2030, cele al edukado kvalita, egaleca kaj inkluziva, aspiroj koincidantaj esence, kun la gvidlinioj plenumitaj de Kubo ekde la jaro 1959.

La ministrino ankaŭ elstarigis ke la ministerio de edukado aliĝas al la programo de informadikiĝo de la kuba socio. Ŝi emfazis ke evidentaĵo de la apliko de la scienco kaj teknologio estas la preparado de nova pakaĵo integrala de servoj pri la progrmo de alfabetigo Mi ja povas, metodo kuba, per kiu jam tri landoj povis deklari sin teritorioj liberaj je analfabetismo.

La evento sesios ĝis la 8-a de februaro kaj ĝin partoprenas pli ol mil delegitoj el 30 landoj. La kongreso sesios en forumoj, rondaj tabloj kaj aliaj kunsidoj pri novecaj teknikoj de la pedagogiaj sciencoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up