Supera edukado: malpli da tempo kaj rego de la angla lingvo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-08 09:51:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministro pri supera edukado de Kubo, Rodolfo Alarcón Ortiz, sciigis dum gazetara konferenco en Havano pri kelkaj transformoj okazantaj en la kuba eduka sistemo, inter ili estas la kreado de nova lernonivelo, reduktigo de la tempodaŭro de universitataj karieroj kaj starigo de la anglalingva regado por akiri la universitatan titolon.

Grupo de regulaĵoj celantaj kontribui “al plibonigo de la kvalito, egalrajteco kaj kompetento de la supera edukado” ekfuncios ekde la venonta lernojaro 2016-2017.

La jura subteno al la valida sistemo de daŭra formado de la kubaj profesiuloj estas unu el la pendantaj temoj flanke de la supera edukado, laŭ informis la ministro, kaj tial oni decidis submeti je aprobo de la registaro la oficialigon de tia sistemo por plenumi la formadon de pli ampleksa profilo kaj poste specialiĝo de la profesiuloj, kun la celo garantii ties plibonigon kongrue kun la laborposteno.

Alarcón Ortiz ankaŭ klarigis ke oni kreos la kondiĉojn por “enŝovi iompost iom al la studoplanoj la kondiĉon elpruvi la regadon de la angla lingvo kiel sendependa uzanto antaŭ diplomiĝi en la universitato”.

Li aldonis pri ĉi lasta temo, ke “la universitatoj donos aliron kaj kursojn por ke la gestudentoj lernu  memstare. Kelkaj preferos tion fari per si mem, aliaj eble faros ekzamenojn, sed ĉiuj devos elpruvi lingvoregon”.

La transformoj en la supera edukado ekfunkcios laŭ la kreado de la kondiĉoj kaj laŭ la ebleco de ĉiu teritorio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up