Pli ol 8 mil geinstruistoj reaniĝos al la nova lernojaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-15 09:47:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ena Elsa Velázquez, ministrino pri edukado

Pinar del Rio, 15 aŭg (RHK) Post la decido de la registaro altigi la salajrojn en la subvenciata sektoro, pli ol 8 mil instruistoj tra la tuta lando reaniĝos al la klasoĉambroj, kio ebligos ekigi la lernojaron 2019-2020 kun 95% de la personaro garantiita, sen bezono aliri aliajn alternativojn, konfirmis Ena Elsa Velázque Cobiella, ministrino pri edukado  okaze de kontrolvizito pri la preparlaboroj de la nova lernojaro en la okcidenta provinco.

Ŝi sciigis ke ekzistas provincoj kiel Santiago de Kubo, Guantánamo, Las Tunas, Pinar del Rio kaj Granma superas tiun elcentaĵon.

La ministrino klarigis ke la procezo de reaniĝo estas detale analizita, ĉar “ni devas esti certaj ke tiuj personoj konservas siajn kondiĝojn por evoluigi la procezon docentan-edukan.

Tiu ĉi procezo celas identigi fortojn kaj malfortojn en ĉiu teritorio por la docenta periodo, aldonis la ministrino, kaj sciigis ke pli ol 10 mil 700 institucioj edukaj malfermos siajn pordojn la 2-an de septembro kun  pli ol miliono 700 mil studentoj .

Ŝi aldonis ke la materiala bazo kiu inkluzivas kajerojn, skribilojn kaj aliajn ilojn por la instruistoj estas kiel  kutime senpage garantiataj. Aliaj aldonaj materialoj kiel paperfolioj, tukoj kaj aliaj devas kompletiĝi en la venontaj monatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up