Komenciĝis la nova lernojaro 2014-15.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-01 16:29:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-lunde komenciĝis tutlande la kurso de la lernojaro 2014-15 en kiu partoprenas proksimume 2 milionoj da infanoj kaj adoleskantoj en 10 366 lernejoj.
 
En la kurso laboros proksimume 172 000 geinstruistoj, tio estas 93% de la bezonata kvanto, por jaro en kiu oni aplikos pli da aŭtonomeco en la edukaj centroj.
 
Precize, la “fleksigo” en la lerneja organizo estas io nova en la nuna periodo, tiel ke por la unua fojo la lernejaj estraroj organizos la horaron kaj ceterajn aranĝojn de la eduka procezo.
 
La ministro pri edukado, Ena Elsa Velázquez, insistis pri tio ke la integrala formado de la gelernantoj estos “supera” ĉi-jare, ĉar oni disponos je pli da tempo por “riĉigi”  la konitaĵojn, kapablojn kaj influi en la vol-formado.
 
Same kiel en la pasinta jaro, la manko de geinstruistoj estas unu el la defioj kiuj alfrontas la novan lernojaron, ĉar oni ne sukcesis kovri centprocente la bezonojn kaj pro tio, alternativo estis kontraktado de emeritaj geinstruistoj kaj kvalifikita personaro por aliaj sferoj ene de la sektoro.

 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up