Nova lernojaro: por pli kvalita kaj trejnita docentaro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-08-21 19:03:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ankoraŭ ne finiĝis la somera feriado, sed la kubaj geinstruistoj kaj gvidantoj de la eduka sistemo ekpreparas la novan lernojaron kiu komenciĝos en septembro, kiam oni daŭrigos fortan agadon por altigi la instrukvaliton.

La gvidantoj de la kuba ministerio pri edukado revizias la alĝustigojn necesajn tra la tuta lando kaj en provincoj kie oni emfazas pri la kompletigo de la eduka personaro.

Temas pri problemo ne komplete solvita pro la eliro de instruistoj al diversaj branĉoj de la ekonomio kaj servoj, tamen, kelkaj provincoj ekreduktas la deficiton de instruistoj kaj profesoroj, kaj aliaj, eĉ kun la kompleta etato, sendas instruistojn al teritorioj kun pli da malfacilaĵoj kiel Havano kaj Matanzas.

Kun la disponeblaj profesiuloj por eklabori estas necese solidigi la atingitajn rezultojn de eduka sistemo senpaga kaj sendube sukcesa, tiel ke la instruistaro kaj gepatroj koincidas pri la graveco  labori por pli kvalita edukado.

En la lasta semajno de aŭgusto kunvenos la instruistaro por ricevi intensan trejnadon kun la celo ebligi la preventan laboron en la eduka agado kiel bazo de la tuta sistemo.

Tio estas, temas pri tio ke la docenta personaro kune kun la komunumo kaj gepatroj, havu taŭgan percepton pri kiel evoluas la lernado de ĉiu studento kaj antaŭvidi la problemojn.

La spertuloj en la pedagogia fako pledas por ke la instruistaro ekposedu pli altan konscion pri la riskoj kaj pli efike uzu la diagnozmetodojn kaj karakterizadon de ĉiu studento.

Aldone al la intensa preparado de la instruistaro, la kuba ministerio pri edukado preparas la studmaterialojn kun la subteno de la eldona industrio kaj aliaj institucioj.

Estas reale ke la materiaj cirkonstancoj de la insulo estas mafacilaj pro la energetikaj limigoj, sed en Kubo la eduka kaj sansistemoj, interalie, estas prioritataj-

Pro tio oni garantias la enskribiĝon de proksimume 30 mil docentoj en universitatoj pedagogiaj kiel parto de la  validaj programoj celantaj plitrejnigi ilin kaj atingi la universitatan diplomiĝon.

Tiel preparitaj, la kubaj edukistoj kapablos plibonigi la instruan laboron, altigi la ĝeneralan kulturon de infanoj, adoleskantoj kaj junuloj kaj impulsi la profesian formadon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up