Cuba Sabe 2020 kaj la valoroj de la kuba kuirarto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-13 09:00:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
foto: Prensa Latina

Havano, jan 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro, Manuel Marrero kune kun gastoj kiel Frei Betto,  ĉeestis la fermon de la II- Internacia Metiejo de kuirarto Cuba Sabe 2020 okazinta en la havana hotelo Iberostar Grand Packard.

La evento sesiis de la 9-a ĝis la 12-a de januaro kaj ĝin ĉeestis pli ol 200 delegitoj el Usono, Meksiko, Hispanio, Britio kaj Italio. Ĝia ĉefa celo estis impulsi la valorojn de la kuba kuirarto, ĵus deklarita kultura heredaĵo de nia lando.

Dum la fermo, la ministro de turismo Juan Carlos García, anoncis la fondon de la Kuba Asocio de Sommeliers, kiu laŭ li asertis, kontribuos al protektado de la valoroj de la kuba gastronomio.

Li agnoskis ke tiaspecaj eventoj evidentigas ke Kubo povus esti vizitata ne nur kiel tradicia destino ligita al suno kaj strando, sed ankaŭ pro ties gastronomiaj allogaĵoj.

La ministro anoncis la alvokon por la tria eldono de tiu ĉi evento, okazonta de la 14-a ĝis la 16-a de januaro 2021.

La evento estis organizita de la entreprenista agentejo de kultura turismo Paradiso, la ministerio de turismo, la Kuirarta Federacio de Kubo kaj la hotelagentejo hispana Iberostar. Ankaŭ kelkaj naciaj produktistoj aliĝis al la organizado kaj tiel restas kreitaj fortaj ligoj kun diversaj kuiristoj de la insulo.

Fonto: Prensa Latina



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up