La kuba prezidento denuncis en UN kapitalismon pro persisto de rasismo tra la mondo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-22 12:54:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba prezidento  Miguel Díaz-Canel Bermúdez alparolis pri Deklaro de Durban

Havano, sep 22 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, parolis ĉi-merkrede en la altnivela kunveno de UN por memorfesti la 20an datrevenon de la Durbana Deklaro kaj Ago-Programo, adoptitaj en Sudafriko.

La ŝtatestro partoprenis rondan tablon, en kiu estos diskutitaj ĉi tiuj dokumentoj, kiuj proponas konkretajn rimedojn kontraŭ rasismo, rasa diskriminacio, ksenofobio kaj rilata maltoleremo.

La kuba prezidento denuncis la volmankon de tiu sama kapitalisma evoluinta mondo por forigi la rasismon tra la mondo kaj neplenumo de la agadprogramo aprobita en Durban.

Li revuis la atingojn de la kuba revolucio sur tiu  agadkampo kun la celo batali tiun praktikon, kiu estis parto de la normala vivo en la novkolonia epoko sub regado  de Usono kaj emfazis ke Kubo ne rezignos je la batalo atingi la maksimuman socian justicon.

Laŭ la planita tagordo, Díaz-Canel ankaŭ parolos dum la Kunveno de Ŝtatestroj kaj / aŭ Registaro de la Alianco de Malgrandaj Insulaj Ŝtatoj (Aosis, pro siaj akronimoj en la angla).

La altnivela segmento de la 76-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN komenciĝis lastan lundon ĝis la 27-a de septembro.

Por la ĉi-jara debato, mondaj gvidantoj fokusos sian atenton al du fundamentaj aferoj: la pandemio Kovim-19 kaj klimata ŝanĝo.

Tion konfirmis la maldiva diplomato Abdulla Shahid, kiu prezidas ĉi tiun kunsidon, devigita antaŭenigi agojn por resaniĝi post la sanitara krizo.

Dum la unua tago, la prezidento de Kubo urĝis Unuiĝintajn Naciojn kunlabori por pli egaleca, justa kaj demokrata mondordo, en kiu neniu restas malantaŭe.

La prezidanto partoprenis interrete en la altnivela segmento de la Ĝenerala Asembleo, specife ĉe la Momento pri la Daŭripovaj Celoj (SDG).

"Maljusta kaj nedemokratia internacia ordo estas la kaŭzo de la malegalecoj kaj ekskludo alfrontitaj de la grandaj plimultoj hodiaŭ en scenaro pligravigita de la detruaj efikoj de la pandemio Kovim-19," li diris.

Díaz-Canel pledis por renovigita kaj fortigita plurflankismo, por solidara kunlaboro kaj la serĉado de tutmondaj solvoj al komunaj problemoj.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up