Raportas Kubo 10 novajn kazojn kaj neniun forpason de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-17 10:28:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 17 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi sabato, oni konfirmis 10 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 1872 personoj kaj ĝojis pri neniu forpasinto dum la kvara tago sinsekve.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 1048  pacientoj. Aliaj  3242 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 2083 samplojn, el kiuj 10 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 81 917  studitajn samplojn kaj 1872 pozitivojn (2,3%).

La 10 novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili, 8 estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj kaj en 2 ne eblis precizigi la kontaĝ-fonton. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 1604 estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 131 el la kazoj venas el eksterlando.

El la novaj kazoj  50% estis viroj. El la 1872 pacientoj diagnozitaj, 296 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj restas je 79, plus du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1495 jam rekuperiĝintaj (35 pliaj hieraŭ). Tri pacientoj estas en kriza stato kaj 7 en grava stato.

Spite al la favora evoluo de la malsano en la insulo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up