Raportas Kubo 13 novajn kazojn kaj neniun forpason de Covid-19

Havano, maj 20 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis 13 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 1900  personoj kaj ĝojis pri neniu forpasinto.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  mil 817  pacientoj. Aliaj  889 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 1732 samplojn, el kiuj 13 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 87288  studitajn samplojn kaj 1900 pozitivojn (2,2%).

La 13 novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili, 9 estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj kaj en 4 ne eblis precizigi la kontaĝ-fonton. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 1604 estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 131 el la kazoj venas el eksterlando.E la totalo  50,1% estas sen simptomaj

El la novaj kazoj  69,2% estis viroj. El la 1900 pacientoj diagnozitaj, 248 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj restas je 79, plus du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1573 jam rekuperiĝintaj (35 pliaj hieraŭ). Du pacientoj estas en kriza stato kaj 6 en grava stato.

Spite al la favora evoluo de la malsano en la insulo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up